La fama rusa bardo Bulat Okudjhava naskighis la 9an de majo, 1924 en Moskvo. Li estis la fama rusa kantisto, muzikisto, poeto. En 1934 li kun gepatroj transloghighis en la uralan urbon N.Tagil, kie la familio vivis ghis la jaro 1937, kiam la patro de Bulat estis mortigita dum la reprezalioj de Stalin kaj lia patrino estis ekzilita en Siberion. Li devis forveturi kun sia avino al siaj parencoj en Tbilisi. Tie li finis la filologian fakultaton de la universitato.

Bulat Okudjhava skribis kantojn pri amikeco, paco kaj milito. Li mortis en 1997 post la operacio en koro.

En nia urbo(Nijhnij Tagil) ghis nun estas la domo kie vivis Bulato dum kvar jaroj kaj kie nun estas iu medicina servo. 

La literatura socio de nia urbo kune kun la biblioteko kaj arta fakultato de la pedagogia akademio jam organizis tri festivalojn dedichitaj al la poeto. La dua pasis la 9an de majo 2013 apud la domo kie li loghis. La tria festivalo okazis en la salono de la arta fakultato de la akademio.En la festivaloj partoprenis muzikaj grupoj, studentoj, apartaj homoj. Vidu la paghon https://www.tagillib.ru/liter_tagil/festival-of-bulat-okudzhava.php

La prezidanto de la literatura socio Vasilij Ovsepjan intencas ke en la domo, kie loghis Bulat, estus muzeo de la poeto kaj ke en la domo pasus festivaloj de bardoj. Li kolektas dokumentojn, librojn, diskojn de la poeto.