Kelkaj kantoj de Bulat Okudjhava en Esperanto
Preĝo de Francois Villon
Dum nia Ter’ rotacias plu,
Dum brilas daŭre la Sun’
Donu al ĉiu, mia Sinjor’,
Ion, mankantan nun.
Kapon ricevu do saĝul’,
Ĉevalon – timul’ en fin’,
Iom da mon’ - feliĉulo…
Kaj ne forgesu plu min.
Dum nia Ter’ rotacias plu,
Per via potenco, Sinjor’,
Avida regi ekregu
Ĝis plensatiĝo de l’ kor’.
Lasu malavarulon
Ripozi ĝis taga fin’,
Donu la penton al Kain,
Kaj ne forgesu plu min.
Mi scias – vi ĉion scipovas,
Mi kredas je via prudent’ –
Ja kredas soldat’ murdita,
Ke restas li en eden’,
Ja kredas ĉiu orelo
Al via mallaŭta dir’
Ja kredas ankaŭ ni ĉiuj,
Sen scio pri nia ir’.
Mia Sinjor’ verdokula,
Mia sincera Di’!
Dum nia Ter’ rotacias plu,
Kaj tio ĉi strangas por ŝi,
Dum restas tempo kaj fajro
En ŝia senlaca sin’,
Donu po iom al ĉiuj,
Kaj ne forgesu plu min.
Tr. M. Bronstejn
Vinbera kerneto
Mi kerneton vinberan en varmo de l’tero protektos ,
kisos viton kaj prenos grapolojn kun nova vinber’ ,
kaj amikojn kunvokos, al am’ mian koron direktos -
ja por tio mi vivas sur nia eterna la Ter’.
Venu mia gastaro al mia modesta regalo,
diru rekte vi, kion pri mi opinias en ver’.
Miajn pekojn indulgos al mi Di-sinjoro ĉiela -
ja por tio mi vivas sur nia eterna la Ter’.
Malhelruĝe vestita kantados por mi mia Dali ,
nigrablanke vestita kapklinos mi en la vesper’,
kaj ĝuegos mi por en la tristo kaj amo mortfali...
Ja por tio mi vivas sur nia eterna la Ter’.
Kiam flugos al ĉiu angul’ sunsubir’ rozkolora,
re kaj re antaŭ mi venu post atendata aper’
blua aglo kaj blanka bubal’ kaj forelo la ora...
Ja por tio mi vivas sur nia eterna la Ter’.
Ni ekadmiru nin.
Ni reciproke nin, amikoj, ekadmiru
bombastajn vortojn nun sen timo ni ekdiru.
Regalu ni nin per sinceraj komplimentoj -
ja tio estas nur feliĉaj am-momentoj.
Amikoj, venu ni al ploro kaj al tristo
en diso kaj en kun’, en ĉeo kaj en disto.
Rilatu kun ignor’ al diro kalumnia,
ĉar ĉeas hela trist’ kaj hela amo nia.
Ni ekkomprenu nin, amikoj, duonvorte
por post unua mis’ ne plu misagi forte.
Ni ekaprobu nin pri ĉio kun naivo ,
des pli ĉar scias ni, ke tiom kurtas vivo.